True Detective

True Detective
televida serio
Originala titolo True Detective
Originala lingvo angla lingvo
Origina lando Usono
Ĝenro televida dramserio, novnigra filmo, crime television series, mystery television series, investigative television series
Reĝisoro Cary Joji Fukunaga
Aktoroj Matthew McConaughey • Adria Arjona
Muziko de T Bone Burnett
Amplekso
Sezonoj 4
Epizodoj 30
Daŭro sen reklamoj 60
Elsendo
Bilda formato 16:9
Unua elsendo 12 jan. 2014
Eksteraj ligiloj
Oficiala retejo
ĉe IMDb
vdr

True Detective (Vera Detektivo) estas usona antologia televidserio en la ĝenro de procedura dramo (aŭ krimdramo), elsendita ekde la 12-an de  januaro 2014 ĉe la kablokanalo HBO. Kreinto kaj scenaristo: Nic Pizzolatto. Ĉiu sezono havas sian propran intrigon kaj rolulojn.

La unua sezono sekvas du detektivojn de Luiziana Ŝtata Polico provantajn solvi misteran okultan murdkazon. Tamen, iliaj provoj trovi la kriman streĉon dum 17 jaroj. La ĉefaj roloj en la serio estis luditaj fare de Matthew McConaughey, Woody Harrelson kaj Michelle Monaghan. La dua sezono kondukas la spektanton al Kalifornio, kie tri detektivoj de tri kunlaborantaj policejoj esploras serion da krimoj ligitaj, laŭ ilia opinio, al la murdo de korupta politikisto. Ĉefrolas Colin Farrell, Rachel McAdams, Taylor Kitsch, Vince Vaughn kaj Kelly Reilly.

La unua sezono ricevis entuziasmajn recenzojn de kritikistoj, el kiuj kelkaj nomis la serion la plej bona televiddramo de la jaro. True Detective ricevis 5 Emmy- premiojn, ricevis la Television Critics Association Award kaj la British Academy of Film and Television Arts Award. Nic Pizzolatto ricevis du premiojn de la Writers Guild of America pro sia laboro en la unua sezono. La dua sezono estis malpli sukcesa, ĝi ne ricevis televidpremiojn, kaj kritikistoj konsideris ĝin pli malforta ol la antaŭa. En aŭgusto 2017, iĝis konata ke la serio estis renovigita por tria sezono kaj ke Mahershala Ali estis gisita en la gvidrolo, kiu ludis la rolon de Arkansasa detektivo Wayne Hays, gvidante enketon en kampara areo. La tria sezono premieris la 13-an de januaro 2019. En junio 2022, laboro komenciĝis oficiale pri kvara sezono, metita en Alasko.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne